Komisiono Delors

La Komisiono Delors estis la fazo de la Eŭropa Komisiono prezidata de Jacques Delors. La fazo entute konsistis el tri diversaj komisionoj: de 1985 ĝis 1988, 1989 ĝis 1992 kaj de 1993 ĝis 1994. Sekve temis ĝis la ĝis tiam plej longdaŭra kaj ankaŭ el la vidpunkto de multaj fakuloj plej sukcesa komisiono. La tria periodo estis la unuaj du jaroj de la "Eŭropa Unio" (antaŭe la komisiono servis al la "Eŭropa Komunumo"), ĉar la decidoj de la Traktato de Mastriĥto ekvalidis komence de 1993.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search